Aŭtoro: Bernhard Tuider
Bildo 1: Ludwik Zamenhof, ĉirkaŭ 1900
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko kaj translokiĝis en 1873 kun sia familio al Varsovio. En tiuj multetniaj urboj li spertis jam dum sia infanaĝo, ke lingva diverseco ankaŭ povas kaŭzi miskomprenojn kaj konfliktojn. En letero pri la deveno de Esperanto Ludoviko Zamenhof skribis 1895:
Bildo 2: » Zamenhof, Ludwik (o.J.): Letero pri la deveno de Esperanto. Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al N. Borovko. Hranice: Druŝtvo Knihtiskárny.
“Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.” (» Zamenhof o.J.: 3-4)
Sekve li komencis jam kiel junulo ellabori transnacian lingvon kaj publikigis post siaj medicinaj studoj en 1887 la lernolibron “Internacia Lingvo” en la rusa, pola, franca kaj germana. (vidu Korĵenkov 2011: 77-88)
Bildo 3: » Zamenhof, Ludwik (1887d): Internationale Sprache. Vorrede und vollständiges Lehrbuch. Warschau. Gebethner et Wolff.
Surbaze de la Unua Libro ekestis en la 1890-aj jaroj en pluaj aliaj lingvoj Esperanto-lernolibroj, kiuj estis la bazo kaj komenco por <link eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/>» kontinua literaturproduktado</link>. La relative rapidan disvastigon de Esperanto ankaŭ subtenis » adresaroj – de Ludviko Zamenhof inter 1889 kaj 1909 publikigitaj listoj kun nomoj kaj adresoj de entute ĉirkaŭ 22.000 Esperanto-parolantoj.
Bildo 4: » Zamenhof, Ludwik (1902): Adresaro de la Esperantistoj. Serio XXII. Novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis de 1/14 Januaro 1901 ĝis 1/14 Januaro 1902. Nurnbergo: Wilhelm Tümmel.
Krom sia laboro kiel okulkuracisto en Varsovio Ludoviko Zamenhof publikigis multnombrajn verkojn, kiuj nun estas ankaŭ rete atingeblaj: lernolibroj kaj vortaroj, tradukoj kaj prelegoj (precipe ĉe Universalaj Kongresoj de Esperanto) same kiel lingvistikaj kaj filozofiaj tekstoj. Aparte menciinda estas la 1905 publikigita » Fundamento de Esperanto, kvazaŭ bazo respektive sistemdokumento, kiu difinas la eblojn kaj limojn de la lingva evoluo.
Bildo 5: » Zamenhof, Ludwik (1905): Fundamento de Esperanto. Gramatiko, ekzercaro, universala vortaro. Paris: Hachette.
En la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko vi ne nur ekscias sciindaĵojn pri Ludoviko Zamenhof. Interaktivaj komputiloj, gravaj publicaĵoj, objektoj, afiŝoj kaj arkivaĵoj ilustre prezentas la vastan disvastiĝon kaj multflankan aplikon de la lingvo Esperanto, ekde la publikigo de la Unua Libro ĝis la literaturproduktado kaj la Universalaj Kongresoj en la nuntempo.
» Diĝitaj libroj de Ludoviko Zamenhof
» Diĝitaj korespondaĵoj de Ludviko Zamenhof
Pri la aŭtoro: Bernhard Tuider estas scienca kunlaboranto en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Literaturo
Korĵenkov, Aleksander (2011): Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Kaliningrado: Sezonoj.
» Zamenhof, Ludwik (1887a): Meždunarodnyj jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Varšava: Kelter.
Am Mittwoch, 18.9.2024, kommt es in der Zeit von 20 und 24 Uhr im Katalog Quick Search auf Grund von Wartungsarbeiten zu Ausfallzeiten. Danke für Ihr Verständnis.