Auch diesen Sommer finden wieder jährliche Revisionsarbeiten statt, daher bleiben die Lesesäle am Standort Heldenplatz und in allen Sammlungen von Freitag, 25. Juli bis Dienstag, 5. August 2025 geschlossen.
Aufgrund der Abschaltung des Bestellsystems können von Donnerstag, 24. Juli 2025, 16 Uhr bis Dienstag, 5. August 2025, 16 Uhr keine Medienbestellungen angenommen werden. Ab Mittwoch, 6. August 2025 gelten dann wieder die regulären Öffnungszeiten.
Der Studiensaal der Albertina ist von 15. Juli bis 15. August geschlossen. Während dieser Zeit (ausgenommen 25. Juli bis 5. August) werden bestellte Medien des Albertinabestandes zweimal wöchentlich (Montag und Donnerstag) in die Lesesäle der Nationalbibliothek am Heldenplatz transportiert und können dort verwendet werden.
Ab 1. August 2025 öffnet der Prunksaal bereits um 9 Uhr.
Aufgrund einer Veranstaltung bleibt der Prunksaal am 4. August 2025 ganztägig geschlossen.
Okaze de la 100-a datreveno de la mortotago de Ludoviko Zamenhof la 14-an de aprilo 2017 la Aŭstria Nacia Biblioteko ciferecigas kaj publikigas sur sia retejo 19 korespondaĵojn kaj pli ol 100 verkojn aperintajn inter 1887 kaj 1930, kiujn Ludoviko Zamenhof verkis, eldonis respektive tradukis.
Aŭtoro: Bernhard Tuider
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko kaj translokiĝis en 1873 kun sia familio al Varsovio. En tiuj multetniaj urboj li spertis jam dum sia infanaĝo, ke lingva diverseco ankaŭ povas kaŭzi miskomprenojn kaj konfliktojn. En letero pri la deveno de Esperanto Ludoviko Zamenhof skribis 1895:
“Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj.” (Zamenhof o.J.: 3-4)
Sekve li komencis jam kiel junulo ellabori transnacian lingvon kaj publikigis post siaj medicinaj studoj en 1887 la lernolibron “Internacia Lingvo” en la rusa, pola, franca kaj germana. (vidu Korĵenkov 2011: 77-88)
Surbaze de la Unua Libro ekestis en la 1890-aj jaroj en pluaj aliaj lingvoj Esperanto-lernolibroj, kiuj estis la bazo kaj komenco por <link eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj/>» kontinua literaturproduktado</link>. La relative rapidan disvastigon de Esperanto ankaŭ subtenis adresaroj – de Ludviko Zamenhof inter 1889 kaj 1909 publikigitaj listoj kun nomoj kaj adresoj de entute ĉirkaŭ 22.000 Esperanto-parolantoj.
Krom sia laboro kiel okulkuracisto en Varsovio Ludoviko Zamenhof publikigis multnombrajn verkojn, kiuj nun estas ankaŭ rete atingeblaj: lernolibroj kaj vortaroj, tradukoj kaj prelegoj (precipe ĉe Universalaj Kongresoj de Esperanto) same kiel lingvistikaj kaj filozofiaj tekstoj. Aparte menciinda estas la 1905 publikigita Fundamento de Esperanto, kvazaŭ bazo respektive sistemdokumento, kiu difinas la eblojn kaj limojn de la lingva evoluo.
En la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko vi ne nur ekscias sciindaĵojn pri Ludoviko Zamenhof. Interaktivaj komputiloj, gravaj publicaĵoj, objektoj, afiŝoj kaj arkivaĵoj ilustre prezentas la vastan disvastiĝon kaj multflankan aplikon de la lingvo Esperanto, ekde la publikigo de la Unua Libro ĝis la literaturproduktado kaj la Universalaj Kongresoj en la nuntempo.
Diĝitaj libroj de Ludoviko Zamenhof
Diĝitaj korespondaĵoj de Ludviko Zamenhof
Pri la aŭtoro: Bernhard Tuider estas scienca kunlaboranto en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Korĵenkov, Aleksander (2011): Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Kaliningrado: Sezonoj.
Zamenhof, Ludwik (1887a): Meždunarodnyj jazyk. Predislovie i polnyj učebnik. Varšava: Kelter.
Zamenhof, Ludwik (1887b): Język międzynarodowy. Przedmowa i podręcznik kompletny. Warszawa: Kelter.