Ansicht des Leseraums der Sammlung für Plansprachen

En sia pli ol 90-jara ekzisto la biblioteko de la Esperantomuzeo daŭre pliampleksiĝis kaj estas hodiaŭ la plej granda kolekto de planlingvoj kaj interlingvistiko kaj la plej granda Esperanto-biblioteko de la mondo – entute ni konservas nuntempe pli ol 150.000 bibliotekajn unuojn. En nia katalogo vi trovas dokumentojn pri ĉirkaŭ 500 planlingvoj, precipe pri Esperanto, Ido kaj Interlingua, sed ankaŭ pri elfaj lingvoj kiel la sindara kaj la kvenja lingvoj aŭ pli novaj projektoj kiel la Klingona kaj Toki Pona.

Superrigardo pri la havaĵoj


Literaturo

En la biblioteko vi ne nur povas legi literaturon en kaj pri planlingvoj, sed ankaŭ librojn pri la temoj lingvoplanado, terminologiscienco, lingvopolitiko kaj interkultura komunikado.

Gazetoj kaj revuoj

La gazetoj kaj revuoj (ĉirkaŭ 4.100 diversaj titoloj) estas grava fonto por la historio de planlingvoj kaj Esperanto. Multnombrajn  historiajn periodaĵojn vi jam povas legi interrete.

Antaŭlasaĵoj kaj postlasaĵoj

La biblioteko konservas plurajn gravajn antaŭlasaĵojn kaj postlasaĵojn precipe de verkistoj, tradukistoj kaj sciencistoj. Aparte valoraj estas la postlasaĵoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj Eugen Wüster (1898–1977) same kiel la antaŭlasaĵoj de Manuel de Seabra kaj Jorge Camacho.

Fotografaĵoj

La fotografaĵoj (ĉirkaŭ 22.000) donas superrigardon pri la Esperantomovado ekde 1887, ili prezentas interalie partoprenintojn de Esperanto-kongresoj, gravajn verkistojn kaj sciencistojn.

Afiŝoj

La afiŝoj (ĉirkaŭ 1.600) ilustras precipe la multnombrajn naciajn kaj internaciajn Esperanto-kongresojn, kiuj regule okazis ekde la komenco de la 20-a jarcento.

Faldfolioj

La faldfolioj (ĉirkaŭ 40.000) donas informojn pri publicaĵoj, lingvokursoj kaj multnombraj aliaj aranĝoj, ekzemple la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Gazetartikoloj

La gazetartikoloj (ĉirkaŭ 25.000), kiuj estas plej ofte el la periodo inter 1900 kaj 1920, enhavas tekstojn en kaj pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj.

Muzeaj objektoj

Objektoj el la ĉiutaga vivo, memoraĵoj kaj produktreklamiloj (entute ĉirkaŭ 3.500) plaste kaj vive reprezentas la kulturan dimension de la fenomeno “planlingvo”.

Sondokumentoj

La sondokumentoj (ĉirkaŭ 1.200 kompaktaj diskoj, sonbendoj kaj diskoj) enhavas precipe radioelsendojn kaj muzikregistraĵojn en kaj pri Esperanto.

Serĉebloj kaj katalogoj


Trovanto

Serĉu en la tuta katalogita havaĵo de la Kolekto por Planlingvoj: librojn, revuojn, bilddokumentojn (fotografaĵojn, bildpoŝtkartojn, muzeajn objektojn, afiŝojn), sondokumentojn (kompaktajn diskojn, sonbendojn, diskojn), filmojn (DVD-ojn, VHS-kasedojn) kaj arkivaĵojn.

ÖNB Digital

Rigardu pri la temoj “Esperanto” kaj “planlingvoj” pli ol 28.000 diĝitajn dokumentojn (fotografaĵojn, bildpoŝtkartojn, glumarkojn, afiŝojn, muzeajn objektojn, librojn, periodaĵojn) por sciencaj, komercaj kaj redaktaj celoj.

Personaj kaj instituciaj arkivaĵoj

Eksciu pli pri la antaŭlasaĵoj, postlasaĵoj kaj arkivoj (de asocioj, eldonejoj kaj revuoj), kiujn la Kolekto por Planlingvoj konservas.

Diĝitaj materialoj

Legu interrete fruajn planlingvajn publicaĵojn – periodaĵojn kaj librojn – kaj elektitajn dokumentojn pri la temoj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj Unua Mondmilito.

 

Follow Chat
JavaScript deaktiviert oder Chat nicht verfügbar.