La Kolekto por Planlingvoj estas mondskale la plej ampleksa fakbiblioteko por interlingvistiko kaj dokumentas ĉirkaŭ 500 planlingvojn – inter ili krom Esperanto, kiu estas hodiaŭ la plej grava planlingvo, ankaŭ Volapük, Ido, Interlingua kaj multajn aliajn. Malkovru en la legsalono de la Kolekto multspecon de planlingvaj libroj kaj revuoj, multfacetajn arkivaĵojn same kiel plej diversajn sonregistradojn kaj filmojn.
In der rechten oberen Ecke finden Sie unsere Sprachauswahl!
Ekde sia fondo en 1927 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko disponas pri ampleksa biblioteko, kiu oficiale nomiĝas ekde 1990 “Kolekto por Planlingvoj”. Planlingvoj – laŭ difinitaj kriterioj konscie kreitaj lingvoj – estas temoj de la sciencobranĉo interlingvistiko. Laŭ dokumentspecoj la biblioteko konservas ĉirkaŭ 45.000 volumojn, 30.000 aŭtografojn kaj manuskriptojn, 22.000 fotografaĵojn, 4.500 diversajn titolojn de gazetoj kaj revuoj, 3.500 muzeajn objektojn, 1.800 afiŝojn kaj 1.700 aŭdvidaj amaskomunikiloj.